Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Gardu! Bone gardu!" eksonas la voĉo de la redutoj de San Pedro kaj Sankta Barbara.

La lumoj de Predigerhof! la lumoj de la fortikaĵeto Maria, la lumoj de la fortikaĵeto Ferdinand — sonorilo, surde kaj solene, eksonas en la mallumo — — la sonorilo de la turo de Nia Kara Virino de Antverpeno. —

La dua horo!

Je sia loko staras la estro de la Nigra Galero, la brilan glavon en la mano; sed alia kondukas en tiu nokto la ŝipon kaj la ŝipanaron.

Se nur la plej malmulta lumero falus sur la vizaĝon de tiu kondukanto, vi ektimus pro tiu vizaĝo.

Jan Norris, la fianĉo de Myga, kiu estas kaptita sur la Andrea Doria; Jan Norris, la akvogeŭzo, kiu lasis la fianĉinon en la manoj de la malamikegoj; Jan Norris kondukas en tiu nokto la Nigran Galeron!

La okulo de Jan Norris vidas en la nokto, ĝi penetras la mallumon kiel la plej helan tagon.

Savo — Venĝo!

Gardu vin, Leone della Rota, malfeliĉon kovas la nokto. Gardu vin, Leone della Rota, ne estas la tempo, por sin surdigi per virinamo kaj sicila vino! Gardu vian ŝipon, Leone della Rota, gardu vin — gardu vin kontraŭ la — Nigra Galero! — — —

Sur la Andrea Doria ĉio estis ordonita kaj farita. Ankoraŭ tri horojn, kaj la ĝenova ŝipo estos ekmarŝinta, por sin kunigi kun la kvar antaŭirintaj galeroj apud Biervliet por la ĉaso al la Nigra Galero. La ŝipanaro uzis la mallongan tempon, kiu ankoraŭ estis donita al ĝi, por dormi, eĉ la gardistoj dormis sur la ferdeko, kaj la meĉaĵo de la soldato apud la transirejo estis estingiĝinta kiel ĉiuj aliaj meĉaĵoj sur la ŝipo. Ĉu la ŝipo ne