Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sufiĉe estis gardita sub la muroj de la urbo kaj la remparoj de la citadelo?

De la ĉefa masto la ŝiplanterno ĵetas malkvietan flagrantan lumon sur la ferdekon. El la fenestroj de la kajuto falas malforta lumeto sur la malhelajn ondojn de la Skeldo, kiuj preterrapidas.

En la kajuto sin levas alten de la kuŝejo de Antonio Valani, la leŭtenanto Leone della Rota.

"Estas finite!" diris li. "Li estas mortinta, ĉu vi aŭdas, bella fiamminga, li estas mortinta kaj — estro de tiu ĉi ŝipo estas Leone della Rota! Ĉu vi aŭdas, belulino; mi ekposedas la heredaĵon, — eĉ vi estas la mia; per la lasta spirado de la amiko vi fariĝis la mia."

Denove plenigis la leŭtenanto de Spinola la pokalon je vino.

"Kial vi vin forturnas kaj ektremas, bela Myga? Li estas mortinta, lia koro finbatis. Sed la mia ankoraŭ sovaĝe kaj forte batas. Certe li estis mia amiko; sed per via amo mi venĝas ja lian morton."

Li levis la pokalon kaj eltrinkis.

"Al via memoro, bedaŭrinda Antonio — sur la vasta maro vi havos noblan maristan tombon. Ne sur la lando ili devas vin enŝoveli, sub la gajaj ondoj vi dormos, kiel decas al ĝenova ido. En la brakoj de la maraj virinetoj vi dormos —"

"Kompatu, sankta Dio, sendu la morton, savu min, savu min!" ploris la malespera knabino; sed la ebria Leone ridis sovaĝe kaj fisone.

"Ne rigardu min tiamaniere, reĝino — hodiaŭ al mi la sorto, morgaŭ al alia — tio estas la milito, tio estas la vivo. Ĉu vi opinias, ke mi ĝemu kaj murmuru preĝojn kiel pastraĉo apud la kadavro de la amiko? Ha, se ni estus apud la bordo de la ligura maro, per rozoj kaj mirtoj