Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ni ornamus la harojn por festi la belan nokton! En la nomo de la venĝo, en la nomo de la venko, venu en miajn brakojn, sovaĝa geŭzino, venu kaj estu la mia, bela herezulino."

Kun fisona krio Myga van Bergen sin kroĉis al la fostoj de la kuŝejo, en kiu kuŝis etendite la pala sangmakulita korpo de Antonio Valani. Ĉe la mortinto ŝi serĉis ŝirmon! Sed sovaĝe ridante Leone della Rota tiregis la malfeliĉulinon alten kaj en siajn brakojn. Per ardantaj kisoj li kovris ŝian buŝon kaj ŝiajn nudajn ŝultrojn — kiam surda falo eksonis super lia kapo, ke la lampo sub la plafono per tio ektremis. Krio — lukto — dua falo — piedbato kaj paŝado de multaj piedoj — sovaĝa kriado — kaj akra krako de karabeno — terurplena, malfeliĉplena voko:

"La geŭzoj! la geŭzoj! la geŭzoj sur la ŝipo! Perfido! perfido! All' arme! all' arme!"

"Kio estas tio? diavolo!" ekkriis la leŭtenanto, lasante la knabinon kaj ekkaptante la glavon. — — Desur la sangoplena kuŝejo ankoraŭ unu fojon sin levis la korpo de Antonio Valani, ankoraŭ unu fojon sin malfermis la okuloj vaste kaj rigide kaj fiksis la leŭtenanton:

"Defendu la ŝipon — perfidulo! Malnoblulo —" subite nigra sango ekfluegis el la buŝo, reen falis Antonio Valani — la morto nun efektive tenis sian kaptaĵon.

Sur la ferdeko post la faligo de la unua gardisto la tumulto fariĝis pli kaj pli ĝenerala kaj laŭta; la konfuzita, surprizita ŝipanaro elrapidis, la armilojn hazarde prenitajn en la manoj —

"Al la armiloj! Perfido! La geŭzoj!"

Malbenoj — ĝemado — pardonpetoj.

Genuen denove sin ĵetis Myga van Bergen, dum la leŭtenanto, kun la glavo en la mano, supren rapidis. Sur