Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la ferdeko lia piedo jam faletis pro kadavroj kaj vunditoj planken kuŝantaj. Sovaĝa estis la batalo, kaj la triumfa kriado de la nederlandanoj kaj la terura geŭza voko: "Prefere turkoj ol fipapanoj!" jam komencis sufoki la armkrion de la ĝenovanoj, terure vekitaj el la dormo.

Kaj eĉ nun ankoraŭ katosimile ili suprenrampis la pariojn de la Andrea Doria. Ankaŭ la plej proksimaj komercŝipoj kaj malgrandaj militŝipoj ŝajnis esti atakitaj, ĉar ankaŭ sur ili eksonis batalkrio, estis pafata, eklumis torĉoj.

Malespere Leone della Rota sin ĵetis kontraŭ la plej proksimaj malamikoj, per vortoj kaj agado kuraĝigante la siajn al rezisto. En la garda domo apud la kajo vekiĝis tamburo kaj rulis la hispanan veksignalon.

"La geŭzoj, la geŭzoj! La geŭzoj antaŭ Antverpeno! Perfido, perfido, la geŭzoj en la urbo!"

Torĉoj supren kaj malsupren eraris apud la riverbordo, lumoj aperis en la domoj malantaŭ la urbmuroj.

"Prefere turkoj ol fipapanoj! Venko, venko! La Nigra Galero! la Nigra Galero! venko! venko!" ekkriis la geŭzoj sur la ĝenova galeono, ĉiujn faligante antaŭ si. Pardonon oni ne donis; kiu ne estis planken pikata kaj batata, estis ĵetata de la ŝipo en la akvon. La vorto: la Nigra Galero! plenigis la korojn de la italoj per sovaĝa teruro kaj pli ol ĉio alia ilin malkuraĝigis. Parto senespere forkuris, pli granda parto per la unua atako estis faligata; apud la ĉefa masto, lumigata per la ŝiplanterno ankoraŭ batalis malespera aro. Tie ĉi kontraŭstaris la leŭtenanto Leone della Rota kun la plej kuraĝaj el siaj soldatoj, kaj fine tie ĉi la tuta batalo sin kunigis. Jam la planko estis glitiga per sango kaj kovrita de kadavroj; multaj sovaĝaj geŭzoj falis per la glavo de la itala leŭtenanto.