Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Kuraĝiĝu, kuraĝiĝu, bravaj kunuloj — aliĝu al mi! Venos helpantoj de la lando! Kuraĝiĝu, kuraĝiĝu!" kriis Leone, zeelandanon faligante; sed anstataŭ tiu ekstaris nova batalanto, paŝante super la mortigitaj.

"Antaŭen, antaŭen, vi margeŭzoj! Faligu la italajn tiranojn — malsupren la fiflagon; malsupren de la masto! Ĉu vi konas min, italaĉa fripono, — malkuraĝa knabinrabisto?"

"Diavolo!" ekkriis la leŭtenanto, rigida pro teruro kaj mirego; sed tuj li trankviliĝis. "Ĉu vi ne dronis, petegisto? Ha, des pli bone — manĝu malvarman feron do — jen!"

"Jen, jen! Myga! savo! Myga! venĝo! jen, fihundo, iru al la infero kaj salutu vian kunulaĉon de Jan Norris, la margeŭzo!"

Planken en sian sangon falis Leone della Rota, la ĝenovano, kaj Jan Norris metis la piedon sur la bruston de la falinto kaj kriis en lian vizaĝon:

"Savita estas Myga! Almilitita estas la Ŝipo! Rakontu ĝin en la infero!"

Samtempe li puŝis la ŝiptranĉilon en la kolon de l'malamikego.

Mortigitaj dume estis ankaŭ la aliaj ĝenovanoj, kiuj ne estis sin savintaj per forkuro; la batalo sur la Andrea Doria estis finita, kaj jam la geŭzoj malligis la katenojn, kiuj ligis la ŝipon al la kajo.

En la kajuto kuŝis Myga van Bergen svene en la brakoj de Jan, kiu suprenportis la fianĉinon el la terura loko, el la kunesto de la mortinta kapitano Antonio Valani, al la freŝa aero.

La batalo daŭris ankoraŭ sur kelkaj ŝipoj same atakitaj per la nederlandanoj, sed jam kelkaj el ili, direktataj per geŭzaj manoj, elglitis en la riveregon, kaj