Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/60

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sovaĝharmonie sonis la kanto de la venkintoj tra la nokto:

  Vilhelmo Nassaŭano,
  Germana mia sort',
  Fidela je l'patrujo
  Mi restos ĝis la mort'.

De la malantaŭa parto de la Andrea Doria nun la trumpetisto de la Nigra Galero trumpetis la saman melodion transen al la urbo, kaj en sovaĝa ĥoro la venkintaj soldatoj kantis:

  Kiam de la hispanoj
  Ofendon pensas mi,
  La nobla koro sangas,
  Ho Nederlando vi!

Eĉ la mortvunditaj geŭzoj sin levis de la planko je la solenaj, harmoniaj sonoj — kaj tiuj, kiuj ne plu povis kanti, tamen movis la lipojn laŭ la vortoj de la kanto. Ankaŭ Myga van Bergen per tio revekiĝis el la sveno, kaj ridante kaj plorante en la brakoj de Jan ŝi kunkantis la himnon de libereco.

"Jen, mi do plenumas la promeson; kun kanontondro kaj sonorilkanto kaj trumpetsono mi edzinigas vin! Savita, savita!" ĝojegis Jan Norris.

De la citadelo eksonis unu alarmpafo post la alia. Tamburo post tamburo sur la muroj kaj la remparoj de la urbo akompanis la timan vokon de la unuaj apud la kaja gruo. Kaj pli kaj pli laŭta fariĝis la movado de la granda flandra urbo malantaŭ la muroj kaj remparoj, kaj kelka premita, kolera koro pli forte batis je la fieraj malpermesitaj melodioj, kiuj obstinege ondumis kontraŭ la hispanaj tamburoj, kaj des pli fortiĝis, ju pli