Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/61

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiuj kontraŭbataladis. La alarmsonorilegoj akompane eksonis de ĉiuj turoj. Kaj nun de la urbo kaj de la citadelo oni aŭdis kontraŭ la kajo brukrakadon kaj tintadon; areto post areto marŝis sur la urbmurojn, areto post areto rapidis kontraŭ la riveron.

Sed pli kaj pli fiere eksonis tra ĉiu tumulto:

  "La ŝild' al mi' ho Dio,
  Vi estas ĝis la fin',
  Al vi nur mi konfidos,
  Ne plu forlasu min,
  Por ke mi restu pia,
  Vin servu ĉiuhor',
  Forpelu la tiranojn
  Vundintajn min je l'kor'."

Miloj kaj miloj da koroj aŭskultis malantaŭ la muroj, kiujn Paciotti konstruis ĉirkaŭ la urbo Antverpeno, en dolĉa tremado tiujn sonojn: miloj kaj miloj da okuloj malsekiĝis pro tio.

Sed nun neniun malrapidon plu! La Nigra Galero estis fininta la plej belan verkon, nun estis necese gardadi la venkkaptaĵon. Defendita per la pafado de la Nigra Galero Jan Norris, la estro sur la Andrea Doria, atingis la mezon de la Skeldo kaj malrapide malsupren veturis laŭlonge de la urbo. Sep kaptitaj malpli grandaj ŝipoj jam kun la geŭzaj ŝipoj antaŭveturis; la Nigra Galero finis la procesion.

Kia fulmado kaj krakado desur la remparoj de Antverpeno; kiel bone respondis la geŭzaj ŝipoj kaj la Andrea Doria, kiu nun sub la almozulo-flago, per veloj gaje ŝvelitaj de la matena vento, veturis la riveron laŭflue; kiel ŝiregis Don Federigo la harojn pro tia neaŭdita faro!