Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Li ne jam finis, kiam kuglo falegis apud li en lian kompanion kaj teren faligis de ĝi ses virojn, mortigitajn aŭ vunditajn. De la ĝenova galeono estis forpafita tiu kuglo; Jan Norris sur la ferdeko komencis pafi preterveturante la fortikaĵeton Liefkenhoek. La fortikaĵeto tuj fortege respondis, sed nur malmulte malutilis la geŭzojn.

Sur la ferdeko de Andrea Doria staris apud la amato Myga van Bergen.

Ŝiaj okuloj brilegis; la kugloj de la hispanoj ŝin tute ne ĝenis. Super la kapoj de la gefianĉoj flirtis venke la geŭza flago, la flago de Spinola, malsupren ŝirita, kuŝis sub la piedoj de ili ambaŭ.

"Ankoraŭ plenan ŝargon, kunuloj! Pafu! pafu! — pafu! por honori Myga'n, mian fianĉinon!" vokis Jan Norris, svingante la ĉapelon. "Jen la meza velstango falas en la akvon! Ne domaĝe! Hoj ho! Myga, dolĉa fianĉino — libera veturo! libera veturo! Aŭdu, kiel la Nigra Galero apud Lillo pafegas! Hojho! hojho! Prefere turko ol fipapano! Libera veturo! Libera maro! Ho dolĉa, dolĉa Myga, ho ĉarma kara fianĉino, kiel mi amas vin!"

"Ho Jan, Jan, en tia fiera maniero neniam ankoraŭ fianĉino estis almilitata! Kion vi faris por mi!"

"Ha, kio do ĝi estas?" ridis Jan Norris. "Italan ŝipleŭtenanton mi mortigis kaj la kadavron de itala kapitano mi ĵetis en la maron. La Nigra Galero savis vin kaj min — eterne vivu la Nigra Galero!"

"Vivu! Vivu la Nigra Galero!" ĝojegis la ŝipanaro sur Andrea Doria, kaj antaŭe maldekstre tondrigis la danksaluton la nigra ŝipo, veturante sub la muroj de la fortikaĵeto Lillo. —

"Lasu nur", diris la kapitano Jeronimo al la kunuloj, kiuj volis forporti lin de la remparo. "Mi mortu en la vasta aero, fariĝos al mi pli facile. Adiaŭ kunuloj, adiaŭ