al vi ĉiuj — kaj kondutu bone. Mi vidas ĉirkaŭ mi nur junajn, junecajn vizaĝojn, kunuloj, mi deziras al vi pli da feliĉo, ol atingis la pasinta armeo. Ni faris nian devon, — fosu nur sur la kampo de Jemmingen, sur la Mockerheide, apud Gemblours kaj apud Antverpeno — — ne ni estas kulpaj, ke — ni — ankoraŭ — estas — en la antaŭa situacio! — Adiaŭ, kunu—loj — la ĝisnuna armeo — pereas! Adiaŭ, kaj Hispanujo — por ĉiam, la kompatinda Hispanujo! ..."
La kapitano Jeronimo estis mortinta kaj senvorte ĉirkaŭis lin oficiroj kaj soldatoj de la garnizono de la fortikaĵeto Liefkenhoek.
La pafilega tondro estis silentiĝinta. Feliĉe ĉiuj nederlandaj ŝipoj kun sia kaptaĵo estis pasintaj la hispanajn fortikaĵetojn. Sed de malproksime ankoraŭ ĉiam sonis la kanto de dekkvincentsesdekok:
"Konfesos mi al Dio
Kaj tuta lia pov',
Ke mi hispanan reĝon
Estimi povis ne.
Ĉar Dion la sinjoron
Kun moŝta ĉiapov'
Nur devis mi obei
Pro sola la justec'."
La sonoj mallaŭtiĝis maren, kiam la fiera geŭza ŝiparo kun sia kaptaĵo, siaj sangantaj vundoj kaj sia gloro veturis laŭflue de la riverego en la plidensiĝantan nebulon.
