Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ŝi diris:

— Mi? mi iras hejmen.

— Ankaŭ mi.

Dum ili ambaŭ marŝis unu apud la alia, Julien klopodis en sia kapo. Ekzistas okazoj, ĉe kiuj la penstuboj estas kvazaŭ ŝtopitaj. Tiam li rigardis supren. En la branĉoj oni povis ekvidi la ĉerizojn, blankaj ĉe l’ombro kaj ruĝaj ĉe l’suno. Abeloj kun bruo de sonoriloj trinkadis ĉiuj kune el la floroj. Baldaŭ montriĝis la vilaĝo. Kaj ĉar tempo urĝis, Julien serĉis en sia kapo pli profunden, kie sin kaŝas la ideoj, kaj diris:

— Mi falĉis dum la tuta mateno; estas nefacile kun tia seko. Estas tagoj en la vivo, en kiuj oni ne kuraĝas vivi.

— Vere, respondis Aline, oni havas plezuron el nenio.

— Kaj plue, diris li, trovinte sian ideon, estas longe de kiam ni ne revidis nin.

Aline mallevis la kapon. Ŝi diris:

— Efektive, ĉar estas epoko, en kiu la ĝardeno postulas. Kaj ankaŭ patrino, kiu estas tute sola.

Sed, ĉar li estas obstina, li balancadis la frunton.

— Aŭskultu, li reparolis, se vi estus ĝentileta, nu! oni sin revidus.