Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pezaj plektaĵoj. Ŝi portis korbon sub la brako kaj ŝiaj kamparaj ŝuoj elstaris de sub ŝia mallonga jupo.

Julien diris:

— Bonan tagon.

Ŝi respondis:

— Bonan tagon.

Tiamaniere ili komencis. Kaj li denove parolis:

— De kie vi venas?

— De ĉe mia onklino.

— Estas varmege.

— Ho! jes.

— Kaj estas tre malproksime.

— Tri kvaronoj de horo.

— Ja, diris li, estas lacige kun tia suno kaj polvo.

— Nu, mi estas alkutiminta.

Ili staris kvazaŭ gekonatoj, kiuj renkontinte unu la alian, belmaniere interparoletas. Julien havis unu manon en la poŝo, la alian sur la tenilo de sia falĉilo, kaj parolante li deturnis la kapon.

Tamen oreloj de Aline ruĝiĝis. Kaj li ankaŭ, malgraŭ sia ŝajno, intencis diri ion, kio estas nefacile direbla. Li reparolis:

— Kien vi iras?