Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ŝultroj. Iafoje li haltis sub arbo; tiam ombro eniris tra lia malfermita ĉemizo; kaj relevinte sian ĉapelon, li viŝadis al si la frunton per sia maniko; kaj kiam li eliris denove ĉe la suno, lia falĉilo subite ekbrilis kiel flamo. Li reprenis sian egalan paŝon. Li ne ĉirkaŭrigardis, ĉar li jam konis ĉiun aĵon, eĉ la ŝtonojn de la strato, en tiu kamparo kie nenio ŝanĝiĝas krom la sezonoj, kiuj estas montritaj per maturiĝo de la fojno aŭ falo de la folioj. Kaj li sonĝis nur pri tio, ke la manĝo devas esti preta kaj li malsatas.

Sed, atinginte la straton, li subite haltis, almetante manon super la okuloj. Virino estis venanta. Ŝi ŝajnis havi jupon faritan el rozkolora polvo. Li diris al si: « Ĉu estas Aline?… » Kaj kiam ŝi alvenis pli proksime, li vidis ke efektive estas ŝi. Tiam li sentis bateton ĉe la koro. Ŝi marŝis rapide, baldaŭ ili kuniĝis.

Ŝi estis maldika kaj iom pala, estante deksepjara, aĝo en kiu koloroj forîgas, kaj ŝi havis lentugojn sur la nazo. Tamen ŝi estis beleta. Ŝi havis okulojn nedeciditajn, kiel la tagiĝo. Ŝia granda ĉapelo ĵetis ombron sur la vizaĝon ĝis la buŝo, kiun ŝi tenis fermita. Ŝiaj blondaj haroj, zorge glatigitaj sur la frunto, estis ligitaj dorse en