Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

dorso kaj manradikoj kiel du ŝtonetoj. La vejnoj sub la manhaŭto similis inkmakulojn. Ĉar ŝi ne plu havis dentojn, ŝia mentono supreniĝis ĝis la nazo, kiam ŝi manĝas. Ŝi trairis la vivon kviete, farinte kion oni devas fari; ŝi vidis, kio estas bona kaj kio estas malbona; fine ŝi atendis morton je ĝia horo, ĉar Dio estas justa. Ŝi havis nigran kufon sur la haroj tiritaj ĉe la tempioj. Tagoj alvenis, tagoj forflugis kaj kreskaĵoj kreskis, ĉiu en sia sezono.

Ŝi diris al Aline:

— Vi forestis longe.

Aline respondis:

— Mi iris tiel rapide, kiel mi povas.

Ŝi pensis pri Julien, kaj pro tio ŝi estis malatenta. Ŝi memoris la unuajn fojojn, kiam ŝi vidis lin; ili konis unu la alian de el la lernejo; nur li estis jam kun la granduloj, kiam ŝi estis ankoraŭ kun la etulinoj. Kaj, ian tagon, ili renkontis unu la alian, Julien akompanis ŝin, poste li revenis; komence ŝi ne atentis; kaj jen, iam post iam, ŝi havis plezuron vidi lin, ĉar neaŭdite la amo eniĝas koron; sed kiam ĝi estas interne, ĝi fermas la pordon.

Malrapide pasis posttagmezo. Varmo pezigas la