Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

korojn, kiel pluvo la birdflugilojn. Aline deŝiris latukojn per malnova rustinta tranĉilo. Kiam oni tranĉas la trunketon, eliras blanka laktaĵo, kiu algluiĝas kaj lasas brunajn makulojn sur la fingroj. La akraj linioj de l’tegmentoj tremetis kontraŭ la unutona ĉielo, oni aŭdis la kokinojn klukantaj, kaj sur la florsuproj abeloj resaltis kvazaŭ pilketoj el rezino. Suno ŝajnis senmova. Ĝi verŝis sian flamon kaj la aero leviĝis ĝis la branĉoj malaltaj, kie ĝi staris momenton kaj refalis; formikoj kuris sur la ŝtonoj; en la fazeoloj merlo flugetis. Kiam ŝia antaŭtuko estis plena, Aline konsideris la tagon, ĝardenon kaj kamparon. Poste ŝi aŭdis, ke ŝin vokas la patrino.

Fine la suno ŝanceliĝe malsupreniĝis al la monto kaj platiĝis sur ĝin simile al fluidiĝanta bulo el vakso. Ĉaretoj ruladis sur la strato. La horo venis. Ŝi estis dirinta al li: « Senmanke ».

Ŝi forkuris tra la kampoj ĝis apud la Oŭĝes. Ĝi estis loko malseka kun en la mezo rivereto kavigita en la nigra teraĵo; kaj apud ĝi staris arbareto.

Ŝi alvenis unua, sed Julien baldaŭ poste. Por sin beligi, li havis sian dimanĉan jakon sur sian ĉemizon. Ili sidiĝis ĉe la arbarrando. El suproj de