Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la aero falis rozkolora polvo; super iliaj kapoj birdoj flugilbatante rapidis al siaj nestoj; malproksime bojis hundo; kelkafoje voĉbruo alvenis ĝis ili.

Julien diris:

— Vi vidas, vi bone agis aŭskultinte mian peton. Kiu vidus nin?

Aline respondis:

— Jes, sed mi estas malproksime, se oni postserĉas min.

— Vi ja rajtas foresti momenton. Oni faras nenion malbonan.

— Ho! ne, diris ŝi.

Subite ŝi sentis tiom da feliĉo en sia koro, ke ĝi ŝajnis tro malgranda. La ombro karesis ŝiajn harojn. Ŝi pensis, ke ŝi faras nenion malbonan. Ŝi estis tien veninta, ĉar Julien estas ŝia bonamiko. Kaj ŝi deziris ne paroli nek moviĝi, por vidi la ĉielon kaj la arbojn kaj ĉion, kio estas dolĉa en la aero; sed jen Julien diris:

— Mi alportis ion por vi.

Li tiris pakaĵeton el sia poŝo kaj reparolis:

— Ĝi estas por vi.

Unue ŝi estis surprizata; poste ŝia feliĉego forflugis; ŝi havis iom da timo; ŝi diris: