Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Mi ne kuraĝas.

— Kia malspritaĵo!

Tiam ŝi malfermis la manon; malpeza estis la pakaĵeto kaj ligita per ŝnuro. Ekstere ĝin kovris griza papero; sube, silkpapero fiksita per blua rubando; kaj en la silkpapero estis skatolo el kartono. Sur la kovrilo estis pentritaj sinjoreto kaj sinjorineto sidantaj sub laŭbo. Aline diris:

— Kio estas tio?

— Trarigardu