Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Aline skuetis la kapon.

— Ekzistas tiaj, kiuj estas malplenaj, vi scias; sed ĉi tiu, ĝi estas masiva.

Kaj li aldonis:

— Sed vi ankaŭ devas doni al mi ion.

— Ho! diris ŝi, mi volonte konsentus, sed mi havas nenion.

— Ke jes, ke vi havas ion.

Ŝi malfermegis la okulojn.

— Kion? ŝi diris.

— Ho! li diris, nur kiseton.

Aline ruĝiĝis kaj sin repelis. Julien ripetis:

— Nur kiseton, kiseteton, sur la nazpinto, por ridi.

— Ho! certe ne.

— Ĉu vi eĉ sentos ĝin? Oni ne havas tempon diri « unu », kaj jam estas finite.

— Ho! ne, diris ŝi, mi ne povas.

Ŝi bone sciis, ke malpermesataj estas la kisoj. Tiujn, kiuj permesas ĉirkaŭprenon, la knabinoj montras unu al la alia, kubutpuŝante. Kaj ankaŭ la kateĥismo en la lernejo, kien oni iras dum du jaroj. La pastro legas en libro; ĉiufoje, oni devas memorripeti la lecionon. Oni lernas, kio estas permesata, kaj kio estas malpermesata. Oni ankaŭ