Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

lernas, ke la malbonuloj estas punotaj kaj la justuloj rekompencotaj. Kaj Aline estis bonintenca por la bono.

Tamen Julien, maltime, metis brakon ĉirkaŭ ŝia talio, kaj ŝin altiris al si. Kaj ŝi defendis sin; sed krepusko incitis, kaj ankaŭ la herbaĵo kun sia roso, kaj la branĉoj, kaj la mallumo, kiu murmuris: « Iru al li ». Ŝveliĝanta estis ŝia koro, kaj peza pro ĉiuj tiuj okazaĵoj ĝi kliniĝis al Julien.

Poste ŝi sentis la buŝon de Julien sur la sia, kaj ŝia korpo fluidiĝis, kiel neĝo sub suno.

Ŝi refirmigis siajn malorditajn harojn. Ĉe la horizonto disiĝis la lasta lumeco de l’ĉielo. Ŝi komprenis, ke estas malfrue, kaj kurante ŝi foriris.

Kiel dezerta estas la kamparo! La frotetado de ŝiaj piedoj en la herbaĵo similis grandan bruon. La unua stelo ekaperis. Ŝi en la koro havis kvazaŭ tintileton, kiu sonis seninterrompe kaj diris: «  Julienon mi tre amas… Julienon mi tre amas ». En sia fermita mano ŝi tenis la skatoleton, kaj ŝi pensis momente: « Min ankaŭ Julien amas ».

Mallongaj estas la someraj noktoj. Je frua tagiĝo la laboristoj foriras por falĉi, dum la herbo estas ankoraŭ moleta. En la domoj oni klopodas, kaj de kokinejo al kokinejo kantas la kokoj. Mal-