Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

juna Henrikino sin levis; ŝi ellitiĝis ĉiam frumatene, ĉar ŝiaj kutimoj estis reguligitaj kiel horloĝa meĥanikaĵo. Tuj kiam ŝi estis vestita, ŝi iris alvoki Alinen.

Per unu salto la suno supreniĝis super la arbaro. Jen venas nova tago de l’vivo. Sur la forno akvo komencis boli. Kiam la kafo estis preta, la virinoj sidiĝis ĉe la tablo. Kaj Aline iom hontis, ĉar ŝi ne plu estis kiel kutime, nun; tamen ŝi manĝis kaj trinkis; kaj eĉ fine diris:

— Patrineto, kiel oni boras al si truojn tra la oreloj?

Henrikino miregis:

— Kial tia demando?

– Ial.

— Ĉu mi scias, mi? Tio taŭgas nur al sinjorinoj.

Aline silentis. Sed kiam ŝi estis sola, ŝi iris al sia spegulo kaj per kudrilo enpikis sian orelon. Ŝi mordis al si la lipojn por ne krii pro troa doloro, kaj sur la haŭto formiĝis sangperleto; tamen la truo ne estis traborita, kaj ŝi vidis, ke la tasko estas tro malfacila. Tiam ŝi kaŝis la skatoleton en fundon de tirkesto, kaj ellitiĝis nokte por ĝin rerigardi.