Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/131

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
TRIA PARTO
I

Je vespero tamen Henrikino kvietiĝis. Alvenas momento, kiam la fortoj estas elĉerpitaj; doloro restas, sed kaŝita kiel fajro, kiu reenŝoviĝas sub la cindrojn. Tiam foriris la virinoj.

Oni plu ne vidis ŝin dum du aŭ tri tagoj. Iun posttagmezon ŝi reaperis. Ŝi estis vestita kiel kutime, sed ŝia jupo estis ĉifita, kvazaŭ ŝi sin ne estus senvestigita depost la tago de l’enterigo. La punto de ŝia nigra ĉapo pendis sur orelon, la jupo estis blanka ĉe genuo, kaj la korsaĵo je violkoloraj floretoj eniĝis en la zonon. Ŝi trinkis je la fontantubo, kaj relevis butonon perditan sur la strato. Ŝi salutis neniun; kelkafoje ŝi skuis la kapon kaj svingis antaŭ si la manojn. Oni pensis: « Ŝi freneziĝas. »