Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/132

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ŝi ne estis freneza, sed nur forlasita. Kiam oni estas utila al nenio, oni ne scias kion fari, nek kien iri. Ŝi estis tute sola. Se ŝi mortus, oni eĉ ne atentus. Kaj oni diris:

— Ŝi almenaŭ rekuniĝus kun sia filino. Je kio utilas al ŝi resti tie ĉi?

Oni respondis:

— Vidu, kiuj plu nenion havas por fari, tiuj plej forte alkroĉiĝas por ne foriri.

Ŝi estis kvazaŭ maljuna vinberujo, kiu ne plu portas fruktojn, kaj kies folioj falis, sed kiu ankoraŭ firme teniĝas je la muro kaj kontraŭstaras al vento.

Kaj la tagoj naskis semajnojn, kaj la semajnoj monatojn. ŝi iradis en la vilaĝo, enirante en la panbakejon por aĉeti panon kaj en la butikon kafon; la virinoj sekvis ŝin per la rigardo, scivoleme, kaj la infanoj timis ŝin pro ŝiaj enprofundiĝintaj okuloj. Vidiĝis nur du nigraj havoj sub la dikaj brovoj. Kaj refaldiĝis ŝia haŭto sur la ostoj.

Matene ŝi vizitis la tombejon. Ĝi estas loko, kiu ŝajnas ridi, plena je birdoj, floroj kaj ombro. Ĝin ĉirkaŭas muro, kiu disfalas ŝtonon post ŝtono meze de la urtikoj sovaĝaj kaj papavoj. Taksusoj kaj plorsalikoj ombras la tombojn kun nomoj elviŝitaj; la