Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/133

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vitrokronoj, pendigitaj je lignokrucoj, tintas, kiam vento blovas. Troviĝas ankaŭ forgesitaj tomboj plenaj je muskoj kaj vinkoj. En la branĉoj nestas silvioj, sovaĝaj paruoj kaj kardeloj verdaj aŭ grizaj kun iom da ruĝo. Kaj en la altaj herboj malfermiĝas lekantoj, onobriko, salvio, trifolio, kampfloroj tie semitaj de la brizo.

Henrikino venis, portante laŭ la tagoj branĉplantaĵojn aŭ grajnojn, fosilon aŭ plantilon. Aline ĉiam havis florojn. Ŝia tombeto estis kiel ĝardeno. Tiel multaj estis la floroj, ke la tero ne travidiĝis. Kaj tuj kiam unu velkis, ĝin anstataŭigis Henrikino. Troviĝis skarlataj geranioj, violoj dolĉaj kiel vizaĝetoj, miozotoj kaj violetoj; unue ekaperis la violetoj, poste la miozotoj, kiuj ŝatas akvon kaj fontanojn, kaj poste la aliaj, ĉiu je sia vico.

Kiam ŝi estas fininta, Henrikino sidiĝis en la herbo apud la tombo, kun brakoj ĉirkaŭ la genuoj. De la loko kie ŝi sidis, vidiĝas la lago kaj la Savoja montaro. La ĉirkaŭlando kun herbejoj, kampoj kaj arbaretoj, malsupreniĝas ondsimile al la glataj kaj nuancitaj akvoj, en kiuj la ĉielaj nuboj posttrenas siajn grizajn ombrojn, kiel grandajn retojn. La monto estis blua pro malproksimeco. Okaze ĝi elblovis fumeton, kiel sekiĝanta lesivaĵo; kaj la