Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/134

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

fumeto fariĝis ronda nubo, kiu forflugis. Vaporŝipoj alproksimiĝantaj al la lagbordo ŝajnis nigraj punktoj. Sur la strato neniu trapasis; ankaŭ neniu en la tombejo; tie estis nur la birdoj, herbo, kaj arboj kaj floroj; kaj mortintoj.

Henrikino ne moviĝis. Tiam alvenis birdoj, saltetantaj ĉirkaŭe, ĉar ŝi estis simila al la trunko de l’arboj aŭ al la tombŝtonoj. Ankaŭ la suno montriĝis kaj supreniĝis laŭlonge de ŝia korpo. Tagmezo sonoris. Ŝi ekstaris.

La ŝlosilo grincis en la rustinta seruro. Ŝanceliĝa kaj malgaja estiĝis la domo, ĉar domoj similas al personoj. Sentiĝis, ke malfeliĉo eniris kaj metiĝis tie kvazaŭ kubutapogita kun sia malbona aspekto, kiu pezigas. Egaj araneoj trakuris en la koridoro. Kaj ankaŭ la ĝardeno estis forlasita. La legomoj supermaturiĝis, la pomarbo manĝita de vermaro perdis siajn pomojn antaŭ maturiĝo; la talpoj traboris truojn, la ranoj saltis sub la folioj.

Kaj la viroj, revenante de la kampoj, diris:

— Kia malpuraĵo, tiu ĝardeno!

— Rapide kreskas la herbaĉo.

Kaj tria:

— Kiel domaĝe, ke ĉio tio estas perdita teraĵo. Se almenaŭ oni donacus ĝin!