Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/135

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Henrikino trinkis sian kafon. Ŝi manĝis sian panon. Kaj ŝi vivadis. Ĉu la sango ne supreniras malgraŭe al koro kaj denove malsupren, kiam la cetero estas preskaŭ mortinta? Oni vivas sur si mem kaj sin rigardas kaj sin vidas, kiel brulinta arbetaĵo en nigran akvon; kaj oni returniĝas posten, ĉar antaŭen ĉio estas fermita. Henrikino eniris en ĉambron de Aline. La lito kaj apogseĝo staris en sama loko. Sur la muro ankoraŭ pendis fotografaĵo. Ŝi prenis ĝin per ambaŭ manoj.

Sur ĝi vidiĝis Aline tute eta, kun blanka vesto kaj skulptita seĝo pli alta ol ŝi; kaj en la fundo, pentrita kastelo, foliaroj; kaj antaŭe, tapiŝo; sur tiu fotografaĵo estis kiel ĉe la riĉuloj. Aline havis frizitajn harojn kaj grandajn okulojn; la infantempo estas la bela epoko, kiam oni scias nenion pri la vivo.

Ili estis irintaj tute supren en domo, en vitran ĉambron. Estis varmege tiun tagon. Kaj ĉar Aline ploretis, la fotografisto montris al ŝi fadenpupon kun pintforma ĉapo kaj orumitaj tintiloj. Ili revenis hejmen per la vagonaro. Estis Henrikino perdinta sian edzon, la antaŭan jaron. Li mortis pro troa drinkado.

Ŝi remetis la fotografaĵon en sian lokon. Ombron