Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/136

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sur la straton faris la domo. La leteristo pasis, malfermante sian ledsakon, por serĉi leterojn. Bovinoj ĵus melkitaj iris trinki ĉe la fontano. Kaj homo kun fera dorskesto revenis de la laktejo.

Je aŭtuno Julien edziĝis. Oni estis atendinta ĝis fino de la rikoltoj, ĉar en tiu sezono oni havas tro da laboro por ekorganizi geedzan hejmon. Ankaŭ pro la morto de Aline estis la tempo nekonvena. La gepatroj Damon diris kiel la aliaj:

— Estas bedaŭrinde!

Sekrete ili pensis: « Nun, oni estas liberigita, nepre. » Tamen oni babiladis pri ili, kaj ne favore en tiu ĉi momento. Tiam Julien foriris dum du aŭ tri tagoj ĉe sia fianĉino. Poste li revenis. Kaj forgesiĝis la afero.

Belega estis la geedziĝo. La fianĉino alvenis je la antaŭa tago kun sia robo, vualo kaj delikataj ŝuoj en granda kartonskatolo. Ŝi estis larĝa kaj altkreska. La haroj estis trinuancaj, tial ĉar ŝi eliris nudkape ĉe suno. Julien atendis ŝin antaŭ la pordo. Kaj kiam ŝi saltis el la ĉaro, la jupo releviĝante malkovris fortajn tibikarnojn kaj grandajn piedojn.