Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/137

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La morgaŭan tagon matene aperis la invititoj. La virinoj estis surmetintaj robojn el nigra lano, la viroj vestojn el drapo, kaj la urbanoj redingotojn. Unue oni alportis por manĝi kaj trinki: teon kaj siropon por la virinoj; trispecajn vinojn; malvarman viandon, ŝinkon kaj salaton; vaflojn kaj pastkukojn. La du teretaĝaj ĉambroj estis plenegaj. Kaj la virinoj ridis, ĉar vino ridemigis, kaj ĉe edziĝoj oni devas amuziĝi.

La gepatroj Damon estis tre feliĉaj. Damon la patrino ŝvitis en sia silkkorsaĵo tro mallarĝa; oleita ŝajnis ŝia vizaĝo; kaj ŝi parolis senhalte. Je ĉiu momento Damon la patro malsupreniris en la kelon kaj revenis ŝarĝita per boteloj, kiujn li malŝtopis inter la genuoj. Kaj, meze de la edzamikoj kaj iliaj honorfraŭlinoj, Julien estis iom ĝenata de sia nova vesto kaj kolumo.

Post la manĝo oni ekiris al preĝejo. Observis la sonorigisto tra la tegmentfenestro; la sonoriloj svingiĝis; ekaŭdiĝis la harmoniumo; kaj ĉe eniro de la geedzoj la junaj vilaĝaninoj kantis himnon.

La veturiloj sin envicigis antaŭ la pordego. Ili estis tri. Ili havis longajn benkojn kaj kurtenojn el forta tolo. La radoj freŝe relakitaj brilis kiel flamoj. La veturigistoj havis ŝnurvipojn kun bluaj.