Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/138

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

malv- kaj rozkoloraj rubandoj, kaj blankajn fadengantojn; la ĉevaloj silkpaperajn florojn ĉe la okulŝirmiloj.

Kaj kiam eliris la sekvantaro, ekpafiĝis la bombkanonoj, ŝargitaj ĝis buŝo per herbbuloj malgraŭ danĝero. La pafistoj estis knabegoj el la Junulara Societo, kaj al ili oni pagis trinkaĵojn. Densa je popolo estis la placo. La ĉevaloj baŭmis, la virinoj ŝtopis al si la orelojn; kelkaj portis infanojn surbrake. Kaj pafiĝadis la bombkanonoj.

Tamen la invititoj eniĝis en la veturilojn, kiuj fortrotis. Julien kaj lia edzino troviĝis en la unua. Kiam Henrikino vidis ĝin venanta, kaj ekvidis poste Julien kaj la blankan vualon de la novedzino, ŝi stariĝis el antaŭ la pordo, kie ŝi sidis, kaj antaŭenstreĉis la pugnon minace. Sed jam estis la veturilo preterpasinta. La aliaj sekvis kaj refalis ŝia brako. Ŝi restis tie kun pendantaj manoj. La bruo de l’tintiloj, de l’radoj kaj de l’voĉoj malfortiĝis, kaj subite ĉesis post la stratturniĝo; kaj vidiĝis plu nenio alia ol griza polvetaĵo, kiu malrapide sterniĝis sur la malaltan herbon de la deklivoj.

FINO