Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

akvumado je suno brulumas la kreskaĵojn. Fine la herbaĉoj kreskas propramove, sed ne la semaĵoj, nek la legomoj, kontraŭe.

Henrikino fieriĝis pro sia ĝardeno. Ĝi estis la plej bela en la tuta vilaĝo; ĝia teraĵo estis nigra, la kvadratoj estis rektaj, kvazaŭ desegnitaj sur papero, kaj la brasikoj tiel dikaj kiel homkapo. Post la longdaŭra sarkado, ŝi streĉis la dorson kaj ekdiris unue: « Haj », ĉar al ŝi bruldoloris la lumboj, sed ŝi tamen estis kontenta vidante, ke ĉio estas en ordo. Troviĝis tie ankaŭ arboj fruktoportantaj kaj maljuna prunarbo sub la fenestroj. Super la preĝejo la suno montriĝis rigardante en la ĝardenon per sia ronda okulego, kiu faras la tagon; kaj oni flaris odoron de la tero.

Aline, laborema knabino, helpis tiom, kiom ŝi povis. Ŝi streĉis la lesivŝnuregon; ŝi kalkulis grajnojn en la manplato, ĉar ŝi havis bonajn okulojn; aŭ ŝi ĉerpis akvon kaj, dum ŝi pumpis nudbrake, la puto grincadis kiel blekanta azeno.

Ŝi ankaŭ ofte iris en la vilaĝon. De sur la sojlo de sia pordo ŝiaj amikinoj alvokis ŝin, kaj ili havis kiel ŝi harojn disigitajn kaj manikojn suprentiritajn, ĉar estas la sorto de la filinoj iĝi frue utilaj en la hejmo; ili devas esti kapablaj mastrumi, se ili