Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

volas edziniĝi. Aline ridetis al ĉiuj; feliĉo levetis ŝiajn lipojn kaj malkovris la dentojn. Ĉio ŝajnas facila en tempo de amo. La suno estas pli hela, la floroj estas pli belaj, kaj pli bonaj la homoj. Tiam la mondo ekaperas ornamita kiel festokampo per siaj arboj, kampoj kaj montoj.

Ŝi rigardis sin ree en spegulo. Ŝi diris al si: « Ĉu mi estas beleta? Mi ne estas certa; tamen eble iom ». Kaj ŝi estis vere beliĝinta, ĉar la vangoj estis pli rozkoloraj, pli ruĝaj la lipoj, kaj pli bluaj la okuloj. Okazas tempo tia; juno elŝprucas el koro feliĉa, kaj ĝi aperas kiel mateno sur la kamparo.

Ŝi kelkafoje ankaŭ diris al si: « Mi ja bone amas patrineton. Mi ne estas aminda, ke mi kaŝas min de ŝi, sed alie agi oni ne povas ». Kaj ankaŭ tiu penso preterpasis. Pro ŝia amo ŝi kompatis la suferantajn bestojn, la vermojn tratranĉitajn de la plugilo kaj la florojn piedpremitajn. En la vilaĝo vivis knabino, kiun oni veturigis en trirada ĉareto; ŝiaj kruroj sekiĝis kiam ŝi estis infano, kaj ŝi povis nek marŝi, nek stari; pro tio ŝi ne kreskis, ŝi restis infansimila, sed ŝia kapo estis plenkreska. Kaj Aline pensis: « Dio mia! kompatinda knabino! » « Kaj, ŝi pensis, se mi estus kiel ŝi! » Kaj