Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ŝi ĝojis, ke ŝi estas vigla kaj vivplena, kun sanaj kruroj por iri al siaj rendevuoj.

Julien kutimis veni manojn en la poŝoj. Kiam li alvenis unua, li kaŝis sin. Aline serĉis lin, kaj subite, kiam ŝi estis tute proksime al li, li kriis: « Hu! » en la ombro, kaj vidante, ke ŝi ektimas, li ĝojis, dirante:

— Vi estas timema!

Poste ili sidiĝis. Helikoj eltiris siajn nigrajn kornojn kaj trenis sian konkon, kiu ŝanceliĝis sur la glua dorso; kiam la teraĵo estis malseka, fungoj elkreskis en unu nokto tra la putriĝaj folioj. La aveloj estis apenaŭ formitaj kaj ankoraŭ molaj en sia verda adstringa haŭto, sed kelkafoje oni trovis forgesitan fragon, falantan en la fingrojn. Jam estis malhele en la arbareto; kvazaŭdometon ili havis por si, kaj oni ne povis vidi ilin, sed ili povis vidi, ĉar troviĝis ronda pordo kaj truoj kiel fenestroj, kaj la ĉielo ŝajnis vitraĵo. La folioj degutetis sur ilin, rivereto tintis simile al sonoriletoj, kaj rapide preterfluis la tempo.

Ŝi diris:

— Mi devas foriri.

Li respondis:

— Vi havas ankoraŭ multe da tempo.