Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kaj ŝi restis, sed fine devis foriri.

Dum ili estis kune dimanĉon matene ektintis la sonorilegoj. Ili sonoris por averti, unu horon antaŭ ol la prediko. Ĉar ili estis malagordaj, unu basa, la alia tre alta, unu batanta rapide, la alia per longaj resonantaj frapoj, ili ŝajnis kiel drinkulo disputanta kun sia edzino. Kelkafoje ili sonoris pli laŭte, kvazaŭ en koleratako, poste ili redolĉiĝis; kaj la preĝeja turo brilis, kiel amaso da malplenaj boteloj.

Julien diris:

— Burbaki trinkis unu troan glason, hodiaŭ matene.

Burbaki oni alnomis la sonorigiston pro tio, ke dum la milito de Sepdek[1] li militserrvis ĉe la landlimo, kaj li ĉiam diris, kiam li estas ebria:

— Burbaki! mi konas lin.

Aline ridis.

— Vi scias, ŝi diris, iam kiam la pastro jam estis en la preĝejo, li ne ĉesis sonorigi.

— Jes, vino ne estas kosta tiun ĉi jaron.

— Kaj alifoje li ruliĝis malsupren la ŝtuparon, kaj faris al si truon en la kapon.

Tiam ili ekpensis pri la ligna ŝtuparo en la sono-

  1. (1870).