Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

rilejo, kien oni supreniras por rigardi foren en la landon; ĝi estas ŝanceliĝa, la ĉarpentaĵo krakas, kaj sur la planko treniĝas la ŝnuregoj de l’sonoriloj. Kaj tra la fenestreto oni vidas la straton, similan al ŝtofrubando pinta ĉe la finaĵo, la tegmentojn, kiuj estas ruĝaj, la ĝardenojn, kiuj estas verdaj, kaj antaŭ la preĝejo la tiliojn rondformajn kiel brakikoj.

Kaj Aline diris:

— Mi, mi tre ŝatas la sonorilojn.

— Tamen ili ne estas tiel belaj.

— Jes, sed estus malĝoje, se ili ne plu sonorus.

— Ho! certe.

— Ĉu ne?

Julien diris:

— Kial vi ne surmetis viajn orelringojn?

— Mi timas, ke patrineto ilin vidus.

— Estas bedaŭrinde.

Aline respondis:

— Ho! jes.

Ĉesis tinti la sonoriloj. Oni aŭdis ankoraŭ kvazaŭzumadon, kiu baldaŭ haltis kaj tuj poste venis la dimanĉa silento. Kaj Aline diris:

— Mi devas rapidi hejmen, mi havas apenaŭ la tempon.