Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Julien sekvis ŝin per la rigardo. La vento svingis ŝian blankan ĉapelon, kaj kiam ŝi pasis post arbetaĵoj, oni ĝin ekvidis solan kaj similan al birdego sur la branĉaj pintoj.

Sed duan fojon tintis la sonoriloj. Estas la momento, kiam la pastro eniras. Li eniras kaj la kantestro sidas ĉe sia kutima loko sub la katedro. Kiam la kantestro kantas, li sin streĉas sur pinto de siaj elastaĵaj ŝuoj por eligi sian voĉon, kaj li puŝas ĝin antaŭ si aeren kiel sapoglobeton. Iajn psalmojn oni scias, aliajn oni ne scias; ĉiuj estas malnovaj, kun multaj longnotoj kaj silento inter ili por rekapti spiron. La vitraĵoj ne estas tre puraj, taglumo estas iom malgaja, kvankam suno brilas, kaj okaze oni aŭdas homojn, kiuj babilas sur la vilaĝplaco.

Restinte sola, Julien kuŝiĝis surventre kaj maĉis herbtrunketon, dum li pensadis. Li estis kontenta, ĉar li sentis sin kiel viro, kiu havas virinon por si. Kaj en sia kapo li imagis al si Alinen, kiel ŝi estas, kun delikataj brakoj, kolo bruna supre kaj blanka malsupre, kaj brusto movetiĝanta sub la korsaĵo. Li diris al si: « Kial ŝi iras al la prediko? Mi enuas ». Kaj ankaŭ li pripensis, ke la kisoj ne estas ĉio.