Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ne estis reveninta. Oni aŭdis pordojn fermataj unu post alia, la pordegojn de la garbejo, kiuj estas altaj kaj larĝaj, kaj grincas kiam oni puŝas ilin per la ŝultro, la rustintajn pordojn de la bestejo kaj la pordojn de la loĝejo, kiuj faras preskaŭ nenian bruon. La ĉielo estis verda kiel herbejo, kaj la arboj jam nigraj interne.

Henrikino eklumigis la lampon. Poste ŝi diris al si: « Ŝi ne revenas, kion ŝi faras? » Poste la unua kvarono eksonis, kaj ŝi diris laŭte:

— Dio mia! ĉu okazis malfeliĉo?

Ŝi malfermis la fenestron kaj vokis:

— Aline! Aline!