Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Aline diris:

— Mi estis ĉe Eliza.

— Jen estas stranga horo por reveni.

Momenteto preterpasis. Aline sidiĝis. Tiam ŝi sentis, ke la patrino ŝin rigardas. Deturninte la kapon, ŝi ne povis vidi ŝin, sed sentis ŝiajn okulojn kiel du brulvundojn. Ŝia sango ekmoviĝis, unue en la fundo, poste pli supre kaj fine ĝi supreniris en ŝian gorĝon kiel bolanta akvo, kolorigis la vangojn per ruĝa ondo, kaj zumis en la oreloj; kaj fajriĝis ŝia kapo. Ŝi estus dezirinta ĝin kaŝi en la manoj, sed la patrino estis tie ĉi; kaj la patrino diris al ŝi:

— Mensogulino!

Aline ne respondis, la harradikoj pkis ŝin en la haŭto.

— Vi aŭdas, diris Henrikino, de kie vi venas?

Kaj Aline diris, mallaŭte, kiel infano riproĉata:

— Mi iris iomete en la arbareton.

— Tute sola?

— Mi renkontis ankaŭ Julien.

— Kiun?

— Julien.

Henrikino diris:

— Jen, bela aferaĉo!