Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kaj ŝi aldonis:

— Ŝi eĉ ne estas dek-okjara! Vera bubino!

Poste ŝi skuis antaŭ ŝi sian maljunan manon kaj reparolis:

— Nun, estas finote.

Aline similis birdon, kiu konstruis al si neston. Vento blovas, nesto falas, restas nur disrompaĵoj. Ŝi komprenis, ke ŝi ne bone konas la mondon kaj ĉiujn barojn al amo. Oni iras, kien onin puŝas la koro, oni akceptas kison, kaj duan kison, kaj oni ekvidas, ke la afero estas finita.

Sed Henrikino pensis: « Dio mia! kia zorgo! kia penado! Tiujn infanojn, oni multe suferas por naski ilin; komence ili estas tiel etaj, ke ŝajnas nekredeble, ke ili kreskos; ili havas ĉiuspecajn malsanojn; nu! poste ili alportas iom da plezuro, sed jen la knaboj ekhavas barbon, la knabinoj ekmetas longajn jupojn; oni havas pli da zorgoj ol antaŭe: feliĉe ni estas ankoraŭ tie. »

Tiel Aline preskaŭ neniam plu povis eliri sola, ĉiuokaze ne nokte, kiam ombro inklinas al malbono. Kaj Aline estis obeema. Sed oni estis forpreninta de ŝi tion, kio faras la vivon denove dolĉa, post la infaneca tempo, ĉe kiu ĝi havas gustumon sukeran. Dum la unuaj tagoj, ŝi for-