Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

skuis sian ĉagrenon kaj alprenis bonintencajn decidojn, dirante al si: « Estis malpermesite, mi ne pensis pri tio; estas malgaje sed devige. Se mi renkontas Julienon, mi ŝajnigos kvazaŭ mi ne vidas lin; se li min vere amas, li venos. Li diros: « Mi volas edziĝi kun ŝi. Tio estos multe pli agrabla, mi ne ŝatas agi kaŝe ». Tiel ŝi parolis. Kaj ŝi iris en la ĝardenon sekvita de sia blua ombreto kaj de la somero, kiu kantas meze de la karotoj kaj super la muroj.

Sed okazis ke ŝia amo, grandiĝinta kiel kreskaĵo sub ŝtonplato, senordigis ŝiajn rezonojn kaj suferigis ŝin. Ĉiam pli forta ĝi kreskis, kaj ĉiam pli ŝi suferis. Ĉiu preterpasinta tago ĵetis kvazaŭ ŝtonon en ŝian koron; kaj ĝi fariĝis tiel peza, ke ŝi ŝanceliĝadis pro lacado. Ŝi perdis la rozkolorajn vangojn kaj apetiton. Ŝi rigardadis direkte al la strato, serĉante Julienon per la okuloj. « Kie li estas? ŝi diris al si; kiom mi dezirus lin revidi! » Kaj ĉiuvespere, je subiĝanta suno, kiam venis la horo, ŝi suferis pli akre, revidante la arbareton, herbejon kaj rivereton, kien emis ŝia spirito; ĉar la spirito posedas liberecon kaj ĝi estas rapida, sed la korpo estas alligata, kaj ĝin mokas la spirito. Kaj ŝi enviis la hirundojn, kiuj rondeflugis super la tegmento.