Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tamen la tempo pasis malgraŭe per treniĝantaj paŝoj, kiel almozulo sur la strato. Ŝi daŭrigis labori, ŝi surmetis la saman robon kaj saman ĉapelon; ŝi estis nur pli malgaja; sed por konstati la signojn de l’ĉagreno, oni devas rigardi en la okulojn.

Tiaj estis la aferoj, kiam vesperon dum ŝi sidis sub la prunarbo kun la kapo kontraŭ la trunko, venas al ŝi la patrino.

Henrikino tenis trikotaĵon, sed ĉar estis tro mallume, ŝi remetis ĝin en la korbon; kaj kunigante la manojn sur siaj genuoj, ŝi diris:

— Vi estas ja malprava, tiel malbonigi al vi la sangon; tiaj aferoj baldaŭ forgesiĝas.

Ŝi diris nenion alian, sed vorteto estas ĉiopova; retrovinte kuraĝon kaj volon, la koro de Aline subite leviĝis. Ĝi diris:

— « Ne, tiaj aferoj ne forgesiĝas. » Tiam ŝi ekkonis la veran amon; ĝi konsistas el suferado; ĝi eksplodas subite kiel fajro en la nokto.

Ŝia unua amo estis la amo de l’knabinetoj, kiuj estas solaj kaj rigardas la stelojn, kaj jen junulo trapasas. Oni ŝatas fortikulon, ĉar oni estas virino malforta, kaj granda estas la mondo. Sed nun ŝia nova amo marŝis antaŭ ŝi. Ŝi deziris iri tuj al Julien, ĵetis sin kontraŭ li kaj petegi pardonon.