Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Henrikino estis sidanta, kaj sciis nenion pri ĉio ĉi. Ŝi ne moviĝis kaj ne parolis, trovante nenion plu por diri. Oni povis vidi ŝian kurban nazon kaj amason da jaroj sur ŝia arkigita dorso. Kaj rigardinte sian patrinon Aline deziris, ke ŝi mortu. Ĉar rekte antaŭen iras la amo, simile al ŝtono kiu defalas de la montoj.