Paĝo:Regularo de la Societo “Esperanto“ en Aleksandrio, 1913.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

lernas tiun lingvon kaj subskribas aligilon, estante rekomenditaj de du membroj de la Societo.

Helpantaj membroj estas tiuj, kiuj, aprobante la Esperantan movadon helpos al la Societo pagante la sumon de P.T. 20 ĉiumonate kaj subskribos aligilon, estante rekomenditaj de du membroj de la Societo.

Honoraj membroj provas esti ĉiuj personoj, distingindaj laŭ lia agado por Esperanto.

Persono, donacanta al la Societo minimume L.Eg. 5 fariĝas dumviva membro (aktiva, helpanta aŭ honora).

Ĉiuj aktivaj membroj de la Societo devas esti membroj de Universala Esperanto Asocio.

3.

Kotizaĵo povas esti pagata aŭ ĉiumonate aŭ antaŭen por tutan jaron. Pagintaj ricevas kvitancon subskribitan de la Prezidanto aŭ Kasisto.

Ĉiu membro de la Societo kiu ne repagis sian kotizaĵon estos eksigita de la Societo laŭ la decido de la Komitato. Ĉiuokaze, se li deziros realiĝi, li devas, krom nepagita kotizaĵo, pagi ankoraŭ P.T. 40.