Paĝo:Regularo de la Societo “Esperanto“ en Aleksandrio, 1913.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Estos ankaù eksigata membro kiu per lia konduto aù agado okazos malutila al Societo aù al Esperanta movado.

4.

Ĉiuj membroj de la Societo strikte obeas tiun ĉi regularon, kaj internan regularon de la Societo. Ili rajtas eniri en ĉiujn establojn de la Societo prezentante sian membrokarton, kaj povas, je sia persona respondeco enirigi siajn amikojn, trapasantajn ALeksandrion kaj ankaù iliajn konatulojn, al kiuj Prezidanto liveros provizoran enirkarton. Tiuĉi karto valoros nur dum dekkvin tagoj, sed laù la demando povos esti renovigita por kvin tagoj ankoraù.

5.

La gvidado de la Societo Esperanto estas komisiita al la Komitato kiu konsistas el Prezidanto, Vic-Prezidanto, Kasisto, kaj du Konsilanto elektotaj de la Ĝenerala Kunveno per sekreta balotado por du jaroj.