Paĝo:Reymont, Ave Patria, Morituri te salutant…, 1909, Zamenhof.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ektondris sur la gigantojn, ke ili falis kun ĝemo, sed la frenezaj brakoj de l’ ventego batis jam pli kaj pli malforte.

Nur la paliĝinta de kolero, sovaĝa marta nokto sekvis ilin sendisiĝe, ĝi iris simila al abismoj de verdbluaj glacioj, iris tremanta, kaj semis ĉirkaŭe ventojn ĝemantajn kaj tiel malvarmajn, ke la ferdekoj kovriĝis per glacio kaj ondoj mordis kvazaŭ per fajro, iafoje ĝi eksplodis per pasiaj longaj pluvegoj aŭ ekŝutis per densa neĝo, kiu kiel plumhavaj grizblankaj nuboj defluis sen bruo, defluis mole, falante senlaŭte per ondoj de griza frostigita lumo, kaj ĉio fariĝis ŝutiĝema, tremanta, mallaŭta grizaĵo, en kiu la ŝipoj vagis kvazaŭ ektimigitaj fantomoj; iafoje ekregis profunda silento, kvazaŭ la nokto ŝtelatendis, subaŭskultante timeme iajn malproksimajn voĉojn.

Kaj tiel alterne pasis unutonaj longaj horoj.

Sed tiuj ĉi lastaj momentoj ŝajnis esti jarcentoj, ili trenis sin tiel malrapide, tiel peze, tiel longe, kvazaŭ ili neniam intencus finiĝi.

Inter la ŝipanaro horo post horo kreskis nerva ekscitiĝo, el ĉiu ŝipo iaj flamigitaj okuloj vagis malkviete en la netrapenetrebla nokta mallumo kaj sur ĉiu oni atendis sen-