Paĝo:Reymont, Ave Patria, Morituri te salutant…, 1909, Zamenhof.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vunditaj, preskaŭ mortantaj, rampante inter la restaĵoj de korpoj kaj kugloj, pafis ankoraŭ el karabenoj kaj ĵetis manajn grenadojn sur torpedŝipojn, vagantajn ĉirkaŭe kvazaŭ arego da malsataj monstroj.

La brulŝipoj fariĝis jam kvazaŭ vulkano, ĉar ĉiumomente ili eksplodis per fajraj kaj feraj kolonoj, ĉiumomente elŝprucis brulegoj per fontanoj, ĉiumomente leviĝis supren sangigitaj frakasitaĵoj de korpoj, de lignaĵo kaj ŝtalo kaj la senĉesa tondro bruegis kvazaŭ en kratero…

Jam eksilentis signalaj trumpetoj, eksilentis pomponoj sur la kapitanaj pontetoj, ekmutiĝis kanonoj disbatitaj, sed la brulŝipoj ĉiam ankoraŭ iris antaŭen; jam malfortiĝis ilia rapideco, jam ili kliniĝis flanken, tremantaj kvazaŭ en agoniaj konvulsioj, ili estis jam kvazaŭ nudaj kadavroj disŝiritaj kaj dispremitaj, sen ferdekoj, sen kanonoj, sen kamenoj, sen bordoj kaj pontoj, sed plenaj je mortigaj vundoj, je sango, je ĝemoj kaj je nepriskribebla teruro kaj sankta furiozeco…

Ili jam fulmrapidis per la restfortoj de agoniantaj maŝinoj kaj mortfalantaj homoj…

Alvenis la lasta momento!

Kaj Hiroŝe jam forgesis pri si, li estis nur kvazaŭ nerebatebla mortfrapo.