Paĝo:Reymont - El la konstituciaj tagoj, 1910, Zetel.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiam en nebuloj kvazaŭ formiĝis procesio de mortintoj.

Amasoj da fantomoj ŝajne fluis de ĉiuj flankoj de l’ mondo, eliradis el kazematoj, leviĝis el glaciaj dezertoj, el tajgoj[1], el sub pendigiloj, el la forgesitaj tomboj, el profundoj de maroj, el kavernoj, el kampoj, kaj kanto de morta silento ektremis en nokta mallaŭto, kanto de ofera sango, elverŝita pro la popolo leviĝis… fortiganta kanto de reviviĝo.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·





  1. Nordaj arbaroj en Siberujo.