Paĝo:Reymont - El la konstituciaj tagoj, 1910, Zetel.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tricent miloj eligas ĝin el si kiel plej sanktan sakramenton de l’ popolo.

La procesio ekmarŝis, ĝi iras, ĝi fluas, pligrandiĝas, sekvas kun neretenebla forto tien, kie aŭdiĝas la kanto, kiu ŝvelinte per sango de ĉiuj koroj ŝprucas kolone al la ĉielo, fulmas kaj tondras, kiel fajra ŝtiparo…

La standardoj sangiĝas en la suno, disbloviĝas, flirtas kaj la agloj de Racławice, agloj de la Legionoj, agloj de Grochów, agloj ribelaj iras fronte kaj kondukas al la ĉielo, al la senmorta vivo.

La tuta Varsovio iras en severa ordo. Ĉiuj haltis brako ĉe brako kaj la tuta animo de l’ popolo kantas

„Patrujon, liberon, redonu al ni, Sinjoro!”

Ĝemo sangiĝas en tiu ĉi voĉo de centmiloj.

Tiel plendas cent jaroj de mallibereco, tiel ploras neforgesebla doloro, tiel petegas malespero, tiel krias dezertoj de Siberujo, tomboj de mortigitoj, tiel ĝemas pendigiloj, tiel kantas sufero kaj maljustaĵo.

Ĉiu vorto defluas, kiel guto de martira sango kaj ĉiu vorto estas senmorta deziro de vivo…

Horoj forpasas kaj tiu kanto ĉiam fluas, suprenleviĝas, kuras tra la tuta tero, reviviĝas, rememorigas, ploras, plendas kaj ĉirkaŭvolvas Varsovion per amaranta bando, ornamita de blankaj agloj, kvazaŭ per eterne viva rivero de sango elverŝita pro libereco de kelkaj generacioj.

Ĝis la nokto daŭris la procesio, kaj poste, kiam la urbo ekdormis, kiam surdiĝis stratoj,