Paĝo:Reymont - El la konstituciaj tagoj, 1910, Zetel.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tiu movado de amasoj ŝajnas al mi minace malĝoja. Ĝi estas kiel la konata en rusaj malliberejoj „sinmalsatigado“ disvastigita sur la tutan popolon kaj akceptita propravole de ĉiuj.

Batalo per pasiva obstino kaj venko per senforteco. Sola armilo de l’ popolo neniam senkatenigata.

Ni batalas kun ĝi same, kvankam ĝi estas al ni fremda, ne elkreskinta el nia organismo, ĉar ankaŭ revolucio devas posedi vizaĝon de l’ raso, kiu ĝin faras…

Ni vivas en terura atendado.

Eble ankoraŭ hodiaŭ venos sciigoj, eble morgaŭ, eble neniam…

Dimanĉo.

Malagrabla kaj malĝoja tago, pluvo gutetas senĉese; malluma ĉielo premas kvazaŭ plumba tabulo, la urbo estas en tomba silento, butikoj — fermitaj, nek unu veturilo, nuboj kvazaŭ putrintaj ĉifonaĵoj kovras la mondon, sur stratoj estas malvarme kaj iom terurige, sed sur trotuaroj popolomaso — malgaja nigra arego svarmas ĉe la muroj sen ridoj, sen ordinara tumulto, preskaŭ sen vorto… Ŝvelinta je kolero silento trafluas per senfina ondo, mutaj buŝoj tremas kaj flamantaj okuloj vagas ŝtelkaŝite sur la vicoj de trairantaj patroloj; bajonetoj brilas malamike; iafoje tra la mezo de senvivaj stratoj trakuras kozakoj; iafoje kvazaŭ vento traflugas eskadronoj de dragonoj aŭ ŝprucigas koton „linijka”[1].

  1. Linijka estas mallarĝa rusa veturilo, kies sidejo estas laŭlonga tabulo por 2-3 personoj.