Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en la fundo de mia animo okazas tio, kio okazas en la golfetoj: la tajdoj supren- kaj subeniras kun intermitado.

Alkoholaj ekscitoj estas abomenataj de mia organismo, kvankam ili kapablas alporti al marasmo miajn afliktojn. La malmultaj momentoj, kiam mi ebriiĝis, mi faris tion pro enuado aŭ scivolemo: por mortigi la tedon, aŭ por koni la tiranan senton, kiu brutigas la drinkemulojn.

La tagon, kiam don Rafo forlasis nin, mi sentis svagan malĝojon, antaŭsenton de baldŭaj malbonaĵoj, certecon pri eterna foresto. Mi partoprenis, rigardante lin foriranta, en la entuziasmo de nia entrepreno, kies programo komencis plenumiĝi per la taskoj transigitaj al tiu partnero. Sed tiel, kiel nebulo leviĝas al la lumigitaj altoj, mi sentis en mia spirito la vaporojn de angoroj malsekigantaj miajn okulojn. Kaj mi trinkis fervore la glasojn kiuj antaŭis la foriron.

Tiel, por momento, mi rekaptis la ŝanĝiĝeman vivecon; sed mia menso plu deprimiĝis per la persista eĥo de la ploretoj de Alicio, kiam ŝi diris al don Rafael en malespera ĉirkaŭbrako:

-Ekde hodiaŭ mi restos en la dezerto!"

Mi komprenis, ke tiu dezerto rilatas ion al mia koro.

Mi nun memoras, ke Fidel kaj Correa devis akompani la vojaĝanton ĝis Tame mem, por preventi, ke la partianoj de Barrera lin ŝtelu. Tie ili dungos bovistojn kun novaj ĉevaloj por nia brutar-rikolto[1], kaj ili ne povus malfrui pli ol unu semajno revenonte al Maporita.

-"En viaj manoj estas mia domo" -diris Franco, kaj mi akceptis la taskon malvolonte. Kial ili ne prenis min kun si por iliaj taskoj? Ĉu ili supozis, ke mi estas malpli vira ol ili? Eble ili superis min per lerteco, sed neniam per aŭdaco kaj fervoro.

En tiu tago, mi sentis subitan rankoron kontraŭ ili , kaj freneza pro la alkoholo, mi estis preta krii: "La viro, kiu zorgas pri du virinoj, kun ambaŭ li kuŝiĝas!"

Kiam ili foriris, mi iris en la ĉambron por konsoli Alicion. Ŝi kuŝis sur sia lito, kovrante sian vizaĝon per la brakoj, singultante kaj plorante. Mi kliniĝis por ŝin karesi, kaj ŝi nur faris movon por kovri la krurojn per la vestoj. Poste ŝi malakceptis min bruske:

-For! Mankis al mi nur vidi vin ebria!

Tiam, antaŭ ŝi, mi ĉirkaŭbrakis la mastrinon.

-Ĉu ne estas vere, ke vi ja min amas? Ku mi trinkis nur du glasojn?

-Kaj se vi trinkus ilin kun ŝelo de kinino, vi ne suferus febrojn.

-Jes, amo mia! Kion ajn vi volas! Kion ajn vi volas!

Sendube, estis tiam, kiam ŝi eliris kun la botelo en la kuirejo kaj metis vengavenga-on. Sed mi restis profunde dormanta ĉe la piedoj de Alicia.

Kaj en tiu posttagmezo mi ne plu trinkis.

***
  1. Cogienda