-Ankaŭ la indianoj ŝatas la savanon: tion rakontu la malbonaĵoj kiujn ili faras. Oni vidas neniun el ili por ligi bovon! Ili bezonas esti tre enseligita kaj ke la junĉevalo puŝu. Kaj ili kaptas ilin nudpiede, fulmkure, kaj malfortigas ili, unu post la alia, en maniero kiu estas plaĉa! Ĝis kvardek brutoj en unu tago, kaj ili manĝas unu, kaj la ceteraj estas por la vulturoj kaj la malgrandaj falkoj. Kaj kun la kristanoj ili ankaŭ estas sentimaj: al la mortinta Jaspe ili venis ĉe la ĉevalo, kaj ili kaptis lin en stampedo kaj mortigis lin! Kaj ne helpis kriegi al ili, kaj aldone ni iris senarmitaj, kaj ili estis kiel dudek kaj disĵetis sagojn ĉiuflanken!
La maljunulino, premante la tukon, kiun ŝi havis sur la tempioj, ingervenis ĉi tiel:
-Okazis ke Jaspe persekutis ilin kun la bovistoj kaj la hundaro. Kie li mortigis unu, li faris fajron kaj simulis ke li manĝis lin rostita por ke tion vidu la forkurantaj aŭ la gvatistoj, kiuj observadis sur la suproj de la moriĉarboj.
-Panjo, okazis ke la indianoj mortigis al li lian familion, kaj ĉar tie ne estas aŭtoritato, oni devas solvi per siaj prppraj rimedoj. Vi vidas kio okazis en Hatico: ili dehakis ĉiujn blankulojn kaj ankoraŭ fumegas la bruliĝintaj kadavroj. Blankulo, ni devas kunigi nin por serĉi ilin!
-Ne, ne! Ĉasi ilin kiel sovaĝbestojn? Tio estas nehoma!
-Do tion, kion vi ne faras kontraŭ ili, ili faras kontraŭ vi.
-Ne kontraŭdiru, sambo disputema! La blankulo estas pli klera ol vi. Pli bone demandu lin, ĉu li maĉas tabakon, kaj donu al li buŝplenon.
-Ne, dankon, maljunulineto. Tio ne koncernas min.
-Tie estas viaj vestaĵoj flikitaj, diris ŝi al la mulato, ĵetante al li la ĉemizon. Nun rompu ĝin en la arbaro! Ĉu vi jam alportis la venu-venu-on. Kiom da tempo oni petis ĝin al vi!
-Se vi donas al mi kafon, mi alportos ĝin.
-Kaj kio estas tiu venu-venuo?
-Komisio de la mastrino. Tio estas la ŝeleto de arbo, kiu utilas por enamigi!
Mia nerva sentemo travivis grandajn krizojn, en kiuj la racio penas disiĝi de mia cerbo. Malgraŭ mia fizika supereco, mia troa meditado, kiu estis kronika, sukcesas min malfortigi konstante, ĉar eĉ ne dum la dormo mi liberigas min de la imagipova vido. Ofte, la impresoj atingas sian plej grandan potencon en mia ekscitebleco, sed unu impresio kutime degeneras al la kontraŭa kelkaj minutoj post la ricevo. Tiel, kun la muziko, mi trapasas de entuziasmo malsupren al plej rafinitaj melankolioj; de kolero mi preteriras al ceda mildeco, de prudento al la esplodoj de stulteco.