Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Unua Parto

Antaŭ ol mi estus pasiiĝinta de ajna virino, mi ludis mian koron al hazardo kaj gajnis ĝin la Perforto. Nenion mi sciis pri la ebriigaj ekstazoj, nek pri la ama konfidenco, nek pri la korangoro de la malkuraĝaj rigardoj. Pli ol la anamiĝinto mi estis ĉiam la reganto kies lipoj neniam konis la petegon. Kun ĉio, mi ambiciis la dian donacon de la ideala amo, kiu bruligus*** min spirite, por ke mia animo ekbrilus*** kiel flamo sur la ligno kiu nutras ĝin.

Kiam la okuloj de Alicia alportis al mi la misfortuno, estis mi jam rezigninta la esperon senti puran korinklinon. Vane miaj brakoj —tedaj je libereco— etendiĝis antaŭ multaj virinoj petegante por ili katenon. Neniu divenis mian revon. Daŭris la silento en mia koro.

Alicia estis facila amafero: ŝi cedis al mi sen hezitoj, kun la espero de la amo kiu serĉis en mi. Ŝi eĉ ne pensis edziniĝi al mi dum tiu tagoj kiam iliaj parencoj forĝis la konspiron de ŝia edziniĝo, apogataj de la pastro kaj deciditaj submeti min per la forto. Ŝi denuncis al mi iliajn ferfidajn planojn. Mi mortos sola, ŝi diradis: mia misfortuno kontraŭas vian estontecon.

Poste, kiamoni forĵetis ŝin el la sino de sia familio kaj la juĝisto deklaris al mia advokato ke li dronigis min en la malliberejon, mi diris al ŝi iun nokton, en la kaŝejo, senhezite: «Kiel mi povus forlasi vin? Ni fuĝu! Prenu mian sorton, sed donu al mi vian amon».

Kaj ni fuĝis!

***

Tiun nokton, la unua en Kasanaro[1], kiel konfidenculon mi havis la sendormon.

Tra la gazo de la muŝ-reto, en la senlimaj ĉieloj, mi vidis palpebrumi la stelojn. La foliaroj de la palmoj kiuj donis al ni protekton mutis

  1. NdT: Provinco kolombia kaj tiel plu.