Paĝo:Rivera - La Voragine, 1924.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

antaŭ ni. Senfina silento flosis en la atmosfero, bluigante la travideblecon de la aero. Apud mia ĉinĉoro[1], en la mallarĝa vojaĝlito, Alicia dormis kun agitata spirado.

Mia aflikto-plena animo havis tiam korpremajn pripensojn: Kion vi faris de via propra destino? Kion pri tiu ĉi junulineto kiun vi oferas al viaj pasioj? Kaj viaj revoj pri gloro, kaj viaj sopiroj de triumfoj kaj viaj unuaj fruktoj de rekono? Nesaĝulo! La laĉo kiu al la virinoj vin kunigas, nodas la trisalto. Pro infaneca orgojlo vi trompis vin plenkonscie*** atribuante al tiu kreitaĵo kio en neniu alia vi iam trovis, kaj vi jam sciis ke la idealo oni ne serĉas; oni ĝi portas en si mem. Satigita la kaprica deziro kian meriton havas la korpo kiu tiom koste vi akiris? Ĉar la animo de Alicia neniam apartenis al vi, kaj kvamkam nun vi ricevas la varmon de sia sango kaj sentas la spiron proksime de via ŝultro, vi trovas vin, spirite, tiom malproksime de ŝi kiom de la silentema konstelacio kiu sin klinas sur la horizonton.

En tiu momento mi sentis min timema. Ne estis ke mia energio svenus antaŭ la respondeco de miaj agoj, se ke komencis invadi min la tedo de la konkuron. Malmulte da peno estintus ŝin posedi, eĉ interŝanĝe de plej grandaj frenezaĵoj.; Sed kion post la frenezaĵoj kaj la posedo?...

Kasanaro ne timigis min kun siaj har-starigaj legendoj. La instinkto de la aventuro pelis min defii ilin, certa pri tio ke mi rezultos senvunda de la liberecaj pampoj kaj ke iam, en nekonataj urboj mi sentus la nostalgion de la pasintaj danĝeroj. Sed Alicia malhelpis min kiel pied-kateno. Se almenaŭ ŝi estus pli riskema, malpli sensperta, pli facilmova! La kompatinda eliris el Bogoto en afliktaj cirkunstancoj; ŝi ne sciis ĉeval-rajdi, la sunradio congestis ŝin, kaj kiam de tempo al tempo ŝi preferis piediri, mi devis imiti ŝin pacience, prenante la kol-bridoj la rajd-bestoj.

Neniam antaŭe mi donis prubojn de tia mildeco. Irante kiel fuĝintoj, ni avancis malrapide, nekapablaj devojiĝis por eviti la renkonton kun la piedirantoj, plejparte kamparanoj, kiuj haltis ĉe nia paŝo demandante al mi kortuŝitaj: mastro, kial estas ploranta la infanino?

Oni nepre devis pasigi la nokton en Kakezo[2], kiel prevento por ke la aŭtoritatoj ne arestu nin. Plurajn fojojn mi klopodis rompi la draton de la telegrafo, enlaĉante ĝin per la laĉo de mia ĉevalo, sed mi rezignis tiun entreprenon pro la intima deziro ke iu kaptu min kaj, liberigante min de Alicia, reirigu min al tiu libereco de spirito kiun oni neniam perdas en la malliberejo. Laŭ la ĉirkaŭaĵoj de la vilaĝo ni pasis frunokte, devojiginte poste al la valeto de la rivero. Inter bruaj sukerkanaj kultivejoj kiuj niaj ĉevaloj descollaban**** ĉe ilia paso, ni ŝirmis nin en la laŭbo kie funkcis kanomuelilo. De for ni sentis ĝin ĝemi, kaj en la brilo de la fornet, kiu oni bakis la mielon, trairis sennombre la ombroj de la bovoj kiuj movigis la kanalo[3] kaj de la bubo kiu spronis ilin. Kelkaj

  1. NdT: Chinchorro difini
  2. NdT: Referenco pri Cáqueza
  3. NdT: Majalo, hispanlingve "mayal" estas paro de io